Vizitu Forumon

Eksplodo de gasbotelo en Hindio mortigis 90 homojn

(GMT+08:00) 2015-09-13 15:25:04     Redaktoro:Yu Rongkang

Oficialulo el la medicina departemento de Hindio sabate diris, ke la nombro de mortintoj pro la eksplodo de gasbotelo tiutage en la urbo Jhabua de la ŝtato Madhya Pradesh kreskis ĝis 90.

Medicina ĉefoficiro Arun Sharma diris al lokaj amaskomunikiloj, ke la nombro de mortintoj eble kreskos plu, kaj nun 90 homoj estis konfirmitaj kiel viktimoj de la eksplodo, kaj la aŭtoritatoj nekropsiis 82 homojn.

Oni ankoraŭ ne estas klara pri la kaŭzo de la eksplodo. Sed fontoj diris, ke la eksplodon estigis eble gelatenaj bastonoj, speco de altenergiaj eksplodaĵoj uzataj por minekspluato, kiuj estis rezervitaj kune kun gasboteloj en proksima hejmo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto