Vizitu Forumon

Diversaj rondoj de Japanio oponas adopton de sekurecaj leĝprojektoj

(GMT+08:00) 2015-09-18 13:20:35     Redaktoro:Ĝoja

Spite al kolektiva opono de opoziciaj partioj kaj protesto de dekmiloj da civitanoj en pluvo, la speciala komitato de la japana Senato jaŭde adoptis sekurecajn leĝprojektojn per deviga voĉdono. Diversaj rondoj de la lando forte protestis kontraŭ la ago kaj postulis malhelpi validiĝon de la leĝprojektoj.

Kvin japanaj ĉefaj opoziciaj partioj kune apelaciis al Yamazaki Masaaki, prezidanto de la Senato, postulante nuligon de la deviga voĉdono. Ili ankaŭ decidis prezenti mocion de malkonfido kontraŭ la kabineto por eksigi ĉefministron Abe Shinzo kaj malhelpi voĉdonon pri la projektoj en plena sesio de la Senato.

Malgraŭ pluvo dekmiloj da japanoj merkrede protestis kontraŭ la sekurecaj leĝprojektoj ekster la domo de la Senato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto