Vizitu Forumon

Xi Jinping kondolencas Ĉilion pro forta tertremo

(GMT+08:00) 2015-09-21 15:02:02     Redaktoro:Xiong Shan

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis kondolencan mesaĝon al sia ĉilia paralelulo Michelle Bachelet pro la forta tertremo, kiu skuis la sudamerikan landon merkrede de la lasta semajno.

En la mesaĝo Xi diris, ke li estis skuita de la novaĵo de la katastrofo, kiu kaŭzis grandan perdon de homaj vivoj kaj gravan damaĝon de posedaĵoj.

Li diris, "Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en mia propra nomo, mi tiamaniere funebras pri la viktimoj kaj esprimas elkoran simpation al familianoj de la mortintoj kaj al la vunditoj."

Li esprimis sian kredon, ke sub la gvidado de Bachelet kaj la ĉilia registaro, la ĉilia popolo certe venkos sekvojn de la katastrofo kaj rekonstruos sian hejmlandon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto