Vizitu Forumon

Ban Ki-moon alvokas EU atingi komunan projekton pri rifuĝintoj

(GMT+08:00) 2015-09-22 14:57:15     Redaktoro:Xiong Shan

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon lunde faris deklaron pere de sia proparolanto, alvokante, ke Eŭropa Unio atingu komunan projekton pri rifuĝintoj, konforman al internacia devo kaj la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

Tiutage en regula gazetara konferenco, Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN, diris, ke Ban esprimas maltrankvilon pri la senĉesa malboniĝo de la stato de rifuĝintoj kaj enmigrintoj en Eŭropo kaj alvokas ĉiujn eŭropajn landojn porti sian internacian devon.

Mogens Lykketoft, prezidanto de la 70a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, tiutage okazigis gazetaran konferencon en la stabejo de UN kaj alvokis la internacian komunumon liveri helpojn al la rifuĝintoj. Li diris, ke la landoj, influataj de rifuĝintoj, precipe la najbaroj de Sirio, devas akiri necesajn subtenojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto