Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Sep 25)

(GMT+08:00) 2015-09-25 15:10:08     Redaktoro:Yu Rongkang


Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Merkrede posttagmeze vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la stabejon de la usona kompanio Microsoft.

Parolante en Ĉina-Usona Interreta forumo en la stabejo de Mikrosoft en Redmond de Vaŝingtonio, Xi rimarkigis, ke kun la rapida disvolviĝo de informadika tekniko, Interreto ludas pli kaj pli gravan rolon en paco kaj disvolvado de individuaj landoj kaj la mondo.

Li atentigis, ke kiel regi kaj pli bone utiligi la retspacon fariĝis granda demando, prizorgata kaj studata de ĉiuj landoj. Ĉinio rekomendas konstrui pacan, sekuran, apertan kaj kunlaboran retspacon kaj opinias, ke ĉiuj landoj devas starigi siajn proprajn interretajn politikojn konformajn kun iliaj propraj naciaj kondiĉoj.

Li diris, ke Ĉinio kaj Usono estas ĉefaj landoj en la interreta sfero, kie ili havas gravajn komunajn interesojn kaj spacon por kunlaboro. Li proponis, ke la du landoj faru konstrueman intertrakton pri retaj aferoj surbaze de reciproka respekto kaj konfido.

Ĉinio marde publikigis blankan libron pri seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj. La blanka libro estas eldonita por festi la 20an datrevenon de la Kvara Monda Konferenco de UN pri Virinoj, kiu okazis en Pekino, kaj de la promulgo de la politiko de seksegaleco. La libro diris, ke seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj en Ĉinio ne nur montras progreson de la lando, sed ankaŭ konsistigas historiajn kontribuojn al la egaleco, evoluo kaj paco de la tuta mondo.

Kiel parto de la memorfesto, la organo de UN pri virinoj kaj Ĉinio kunokazigos altnivelan kunvenon de tutmondaj gvidantoj pri seksegaleco kaj rajtigo de virinoj en la stabejo de UN en la 27a de septembro, kiu estos prezidata de prezidanto Xi Jinping. Pli ol 70 tutmondaj gvidantoj faros konkretajn devontigojn kaj firmigos promesojn por superponti breĉojn de seksegaleco. La blanka libro diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la konstitucian principon de egaleco inter viroj kaj virinoj, kiu estas ankaŭ baza ŝtatpolitiko por akceli progreson en la lando kaj en socio.

La registaroj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio marde aprobis la proponon deloki 120 mil enmigrintojn per voĉdono de plimulto malgraŭ la furioza opono de pluraj landoj en centra kaj orienta Eŭropo.

En lundo de la lasta semajno okazis kunveno de ministroj pri internaj aferoj el la membroŝtatoj de EU. Neniu lando kontestis la planon pri delokado de 40 mil rifuĝintoj ene de du jaroj, prezentitan de Eŭropa Komisiono en majo. La ĉefaj diverĝoj inter la membroŝtatoj koncentriĝis al la divido de la aldonitaj 120 mil rifuĝintoj.

La ministroj pri internaj aferoj el la membroŝtatoj adoptis la planon pri divido de 120 mil rifuĝintoj per plimulto post unu semajno, tamen fariĝis pli evidenta la fendo inter orienta kaj okcidenta Eŭropo. Lokaj mediatoj rimarkigis en siaj raportoj, ke la ministroj ne povis unuanime adopti la planon, kio restigis suspenson al la speciala pintkunveno de EU en la sekva tago.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto