Vizitu Forumon

Barack Obama varme bonvenigis Xi Jinping en la Blanka Domo

(GMT+08:00) 2015-09-26 03:59:50     Redaktoro:Li Lu

Vendrede antaŭtagmeze sur la suda gazono de la Blanka Domo, usona prezidento Barack Obama aranĝis varman ceremonion por bonvenigi la ĉinan prezidanton Xi Jinping. Xi emfazis dum sia parolo, ke kunlaboro de reciproka profito estas sola elekto por la disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj. La du landoj devas firmigi fidon, kunlabori por kune verki novan ĉapitron de la disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj.

Matene je la naŭa horo Xi Jinping kaj Peng Liyuan atingis la sudan gazonon de la Blanka Domo, Obama kaj lia edzino varme bonvenigis ilin. Akompane de Obama, Xi iris sur la revuan podion. La fanfaro ludis dulandajn naciajn himnojn, kaj aŭdiĝis 21-kanonpafa salutsalvo. Xi kaj Obama revuis honoran gvardion

Poste, Xi Jinping kaj Barack Obama faris paroladoln.

Xi transdonis bondeziron de la ĉina popolo al la usona. Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono estas grandaj landoj, kaj ankaŭ la dulandaj popoloj estas grandaj. Post starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, la dulandaj rilatoj atingis historian progreson.

Xi Jinping emfazis, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono povos produkti pli grandajn fortojn. Ĉinio volas peni kun Usono por antaŭenpuŝi ĉina-usonajn rilatojn atingi pli grandan disvolviĝon kaj pli multe alporti feliĉon al la dulandaj kaj la tutmondaj popoloj.

Xi diris, ke amikeco estas granda afero, kaj kunlaboro de reciproka profito estas la sola elekto por la disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj.

Obama unue esprimis varman bonvenon al Xi kaj lia edzino Peng Liyuan en la ĉina lingvo "nǐ hǎo"(saluton). Obama diris, ke la amikeco inter Usono kaj Ĉinio havas longan historion, kaj ĉifoja vizito de prezidanto Xi estas grava atesto. Li volas reaserti, ke Usono bonvenigas la leviĝon de stabila, prospera kaj paca Ĉinio, ĉar tio utilas al komerco kaj disvolviĝo de la tuta mondo kaj antaŭenpuŝas solvadon de tutmondaj demandoj, ekzemple kilmata ŝanĝiĝo kaj irana nuklea problemo. La kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio faros la mondon pli sekura kaj prospera.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto