Vizitu Forumon

Xi Jinping prelegis en disvolva pintkunveno de UN

(GMT+08:00) 2015-09-27 14:35:21     Redaktoro:Ma

Sabate en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis disvolvan pintkunvenon de UN kaj faris gravan parolon sub la titolo "Strebi por komuna daŭripova disvolvado kaj esti partneroj de kungajna kunlabro". Li akcentis, ke la internacia komunumo devas malfermi justan, malferman kaj ĉiuflanke novigan disvolvan vojon kaj preni la disvolvan tagordon post 2015 kiel la deirpunkton por realigi komunan disvolviĝon de ĉiuj landoj. Ĉinio rigardas la efektivigon de la disvolva tagordo post 2015 kiel sian devon kaj klopodas kun ĉiuj aliaj landoj por antaŭenpuŝi tutmodan dislvovan aferon.

Tio estas la unua vizito de Xi Jinping al UN kiel ĉina prezidanto. Xi montris en la pintkunveno, ke okaze de la 70a datreveno de fondo de UN, la kunveno de diverslandaj gvidantoj pri disvolvado havas gravegan signifon.

Xi alvokis, ke la internacia komunumo fortigu kunlaboron kaj kune efektivigu disvolvan tagordon post 2015. Li deklaris, ke Ĉinio establos fonduson por suda-suda kunlaboro, kiu unue liveros du miliardojn da usonaj dolaroj por subteni evoluantajn landojn en la efektivigo de la disvolva tagordo post 2015. Ĉinio pliigos la investon ĝis 12 miliardoj da usonaj dolaroj al malplej evoluintaj landoj antaŭ 2030. Ĉinio senigos malplej evoluintajn landojn, kontinentajn evoluantajn landojn kaj malgrandinsulajn evoluantajn landojn je senintereza prunto pagenda antaŭ la jarfino de 2015.

Xi diris, ke Ĉinio rekomencas diskuti pri establo de tutmonda interreto de energio por kontentigi postuladon de elektropovo de la mondo en pura kaj verda maniero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto