Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto prelegis en packonserva pintkunveno de UN

(GMT+08:00) 2015-09-29 15:05:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde en la stabejo de UN ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis Pintkunvenon de UN pri Packonservo.

Xi rimarkigis en sia prelego, ke paco estas komuna deziro kaj nobla celo de la homaro. La packonserva agado de UN estas efektivigita por paco kaj ekzistas por apco. Ĝi estas grava vojo por protekto de paco kaj sekureco de la mondo. La agado alportas memfidon al regionoj en konflikto kaj vidigas al la lokanoj la esperon.

Li emfazis, ke Ĉinio rekomendas sekvi fundamentajn normojn de la packonserva agado kaj persisti en la Ĉarto de UN kaj la principo de Dag Hammarskjold. Rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN devas esti komplete efektivigita, kaj ĉiuj landoj ne devas misuzi sian povon kaj funkcion.

La ĉina prezidanto deklaris, ke Ĉinio aliĝos al la nova packonserva sistemo de kapabl-preteco de UN kaj prenos la iniciaton starigi konstantan packonservan polican taĉmenton, konstruante packonservan pretan taĉmenton de 8 000 soldatoj. En la venontaj kvin jaroj Ĉinio trejnos 2 000 packonservantojn por diversaj landoj kaj efektivigos dek programojn de helpo en minbalaado. Krome, li promesis, ke parto de la fonduso de Ĉinio kaj UN por paco kaj disvolvado estos uzata por la packonserva agado de UN.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto