Vizitu Forumon

Akcepto por celebri 66an datrevenon de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko

(GMT+08:00) 2015-10-01 15:27:55     Redaktoro:Ĝoja

La ĉina Ŝtata Konsilantaro vespere merkrede faris akcepton de Nacia Festo kaj varme celebri la 66an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Renkontiĝis Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj, kaj pli ol 1 100 ĉinaj kaj alilandaj personoj, kaj ili kune festis la Nacian Feston de Ĉinio.

Li Keqiang, ĉina ĉefministro, donis parolon en la akcepto. Li diris, ke la ĉina trajta socialismo gajnis monde konatan brilan atingon en la lastaj 66 jaroj, precipe de la plenumado de reformado kaj malfermo, gvidata de la Ĉina Komunista Partio kaj dank' al inteleligento kaj strebado de la ĉina popolo. Tion enkorpigas la riĉiĝo de normalaj ĉinaj familioj, la multiĝo de ŝancoj por la popolo kaj la kontinua progreso de la socio.

Li Keqiang montris, ke estas tre malfacile, ke kiel la monde dua granda ekonomio Ĉinio tenas la ekonomian kreskon je ĉirkaŭ 7%, kaj estas pli peniga la tasko krei pli belan estontecon en la nova starpunkto.

Li Keqiang diris ankaŭ, ke Ĉinio persistas en la koncepto de paca evoluado kaj kunlaborado por komuna gajno, kaj kune kun aliaj landoj skribos la novan ĉapitron por paco kaj disvolvo de la homaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto