Vizitu Forumon

Kargoŝipo malaperis pro uragano en maro de Bahamo

(GMT+08:00) 2015-10-03 14:34:59     Redaktoro:Xiong Shan

La Usona Marborda Gvardistaro vendrede diris, ke kargoŝipo kun 33 homoj malaperis en la maro proksima al Bahamo, kaj ĝis nun estas neniu raporto pri rezulto de la serĉado.

La Usona Marborda Gvardistaro diris, ke malaperis la kargoŝipo nomata El Faro kun 33 homoj, inkluzive de 28 usonaj civitanoj. Unu tagon antaŭe la ŝipo sendis signalon por helpo. Tamen oni ankoraŭ ne povas kontaktiĝi kun tiu ŝipo. Laŭ plano la ŝipo veturis el la usona urbo Jacksonville al Sanjuano, la ĉefurbo de Porto-Riko kaj malaperis, kiam ĝi veturis en la maro proksima al Bahamo, kie aperis uragano lastatempe. Ĵaŭde du militaviadiloj de la tipo C-130 faris serĉadon en la maro, kie malaperis la ŝipo. Tamen ĝis nun estas neniu informo pri la ŝipo.

La Nacia Uragan-Centro de Usono informis, ke vendrede je la 2a horo la centro de la uragano Joaquin estis monitorita je kvin kilometroj sude de la insulo Rahm de Bahamo kaj moviĝis per la rapido de 130 mejloj. Pro la uragano perdiĝis la kontakto inter kelkaj insuloj de la maro de Bahamo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto