Vizitu Forumon

Almenaŭ 95 homoj estis mortigitaj en eksplodoj en Ankaro

(GMT+08:00) 2015-10-11 17:50:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Almenaŭ 95 homoj estis mortigitaj kaj 246 aliaj vunditaj en eksplodoj sabate en Ankaro. La internacia komunumo forte kondamnis la atakojn.

Okazis du eksplodoj matene ĉirkaŭ la 10a horo en la fervoja stacidomo de Ankaro, kiam multaj homoj kolektiĝis tie por kunveno. Ankoraŭ neniu organizo deklaris respondecon por la atakoj. Ĉefministro de la turka provizora registaro Ahmet Davutoglu diris, ke fortaj signoj indikas, ke estis du suicidaj bombatakoj. Li aludis, ke la atakoj eble estis lanĉitaj de militantoj de la ekstremista grupo Islama Ŝtato. Li anoncis en gazetara konferenco post urĝa kunveno de la kabineto, ke Turkio okazigos tri-tagan tutlandan funebron por viktimoj de la atakoj. Li promesis, ke la registaro ĝisfunde enketos pri la atakoj.

Turka prezidento Recep Tayip Erdogan faris deklaron, forte kondamnante la bombatakojn. Li diris, ke la atakoj estis direktitaj tute al paco, unueco kaj stabileco de Turkio.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kondamnis la atakojn. Li kore kondolencis familiojn de la viktimoj, la popolon kaj registaron de Turkio kaj deziris al la vuntitoj fruan resaniĝon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto