Vizitu Forumon

UN alvokas fruan finon de konflikto en Sirio

(GMT+08:00) 2015-10-15 16:21:06     Redaktoro:Ĝoja

Merkrede en Istanbulo malfermiĝis la 8a interregistara tutgloba forumo pri migrado kaj disvolvo. En sia parolado vic-ĝeneral-sekretario de UN Jan Eliasson alvokis urĝajn rimedojn por fini la sirian konflikton kaj malpliigi la nombron de rifuĝintoj.

Eliasson emfazis, ke la "terura" milito en Sirio devas esti frue finita, alie la sola gajninto estos "malespero kaj terorismo". Li montris, ke en la tuta mondo estas 240 milionoj da migrintoj kaj pli ol 50 milionoj da rifuĝintoj, kiuj devige iris el hejmlokoj. Estas "senprecedence" defiata la kapablo de la internacia komunumo en respondo al la krizo de rifuĝintoj.

En sia parolo turka prezidento Ahmet Davutoğlu alvokis, ke la internacia komunumo fondu sintezan dialogan mekanismon kaj fortigu kunlaboron por atingi la celon de UN solvi la demandon de rifuĝintoj antaŭ 2030.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto