Vizitu Forumon

Ĉinio plenforte penos por redukti malriĉecon

(GMT+08:00) 2015-10-16 16:25:38     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede antaŭ la 23a Internacia Tago por la Eliminado de Malriĉeco ĉina prezidanto Xi Jinping promesis, ke la ĉina registaro lanĉos pli da subtenaj politikoj por liberigi 70 milionojn da homoj el malriĉeco antaŭ 2020.

Parolante en la Tutmonda Malriĉec-Redukta kaj Disvolva Forumo en Pekino, Xi diris, ke Ĉinio volas partopreni en grandaj penoj kun la registaro kaj la publiko por fari malfacilan batalon kontraŭ malriĉeco.

En sia parolado, Xi tiris personajn spertojn en la 1960-aj jaroj, kiam li laboris kiel terkulturisto en malgranda vilaĝo en la nordokcidenta provinco Shaanxi kaj suferis kondiĉojn de malriĉa vivo en kampara Ĉinio.

Sed dum la pasintaj jardekoj, Ĉinio rimarkinde progresis en mildigo de malriĉeco. Ĉinio liberigis pli ol 600 milionojn da homoj el malriĉeco en la pasintaj 15 jaroj. La nombro okupis proksimume 70% de tutmondaj liberigitaj malriĉuloj.

La prezidanto diris, ke mildigo de malriĉeco estos grava parto de la tagordo de Ĉinio post 2015.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto