Vizitu Forumon

Xi Jinping interparolis kun David Cameron

(GMT+08:00) 2015-10-22 15:16:39     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis kun brita ĉefministro David Cameron. Ili pozitive taksis atingojn de ĉina-britaj rilatoj, profunde interŝanĝis opiniojn pri la interrilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj kaj atingis gravan konsenton. Ili decidis konstrui tutmondan ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Britio en la 21a jarcento kaj malfermi la "oran epokon" de daŭripovaj, malfermaj kaj kungajnaj rilatoj inter la du landoj.

Xi montris, ke Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Britio, volas klopodi kun Britio por altigi pozicion de la rilatoj, riĉigi enhavon de la rilatoj, plani duflankan kunlaboron kaj altigi la rilatojn al nova nivelo.

Xi diris, ke Ĉinio instigas siajn entreprenojn fari investon en la angla norda landparto, bonvenigas la decidon, ke Britio la unua el okcidentaj grandaj landoj fariĝis fondanto-membro de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kaj esperas, ke Britio subtenos Ĉinion membriĝi al Eŭropa Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado.

Cameron diris, ke la vizito de Xi estas fruktodona, kaj ili atingis unuanimecon pri multaj grandaj programoj kaj ekonomiaj kaj komercaj interkonsentoj, kio forte akcelos la disvolvadon de la interrilatoj. Britio volas esti la plej bona partnero de Ĉinio en la Okcidento, kaj plivastigi kunlaboron kun Ĉinio sur kampoj de financo, energio, krea industrio kaj faciligo de vizpeto.

La du gvidantoj akordiĝis pri multaj temoj kaj unuanime decidis konstrui tutmondan ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Britio en la 21a jarcento.

Post la interparolo, ili ĉeestis subskribon de dokumentoj pri kunlaboro en financo, dogano, novaj industrioj kaj daŭripova disvolvado.

Ili ankaŭ kune intervidiĝis kun ĵurnalistoj kaj respondis demandojn pri la ĉin-britaj rilatoj kaj la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto