Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno

(GMT+08:00) 2015-11-09 17:02:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Pluveta kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La oficejo de egipta ĉefministro sabate konfirmis, ke rusa pasaĝeraviadilo portanta 224 homojn kraŝis tiutage en Sinajo de Egiptio.

La aviadilo kun 217 pasaĝeroj kaj sep deĵorantoj, malaperis el radaro post ekflugo de la feriejo Sharm el-Sheikh ĉe la Ruĝa Maro survoje al la rusa urbo Sankt-Peterburgo. La pasaĝeroj plejparte estis rusaj turistoj.

La rusaj amaskomunikiloj raportis, ke oni jam trovis vrakojn de la aviadilo en Sinajo. La flughaveno de Sharm el-Sheikh diris, ke la ĉefpiloto de la rusa aviadilo kontaktis la teran stacion pri teknika perturbo kaj petis ŝanĝi la itineron por surteriĝo en Kairo. La sekureca departemento de Egiptio diris, ke neniu signo indikas, ke la aviadilo estis paffaligita, kaj ili ankoraŭ ne scias pri la kaŭzo de la kraŝo.

La plej alta leĝdona organo de Ĉinio merkrede ratifis la interkonsenton de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kiu establas la juran kadron por la banko.

Leĝdonantoj voĉdone adoptis la interkonsenton ĉe la ferma kunveno de la sesio, okazonta en ĉiu dua monato, de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso. La ratifo estas grava paŝo pli proksima al la formala establo planita por la fino de 2015. Ĉinio estas la plej granda akciulo de la banko.

La banko kiel multflanka disvolva institucio estas taskita al financado por infrastruktura konstruado en Azio.

Inter la 57 estontaj fondinto-membroj de la banko, 54 jam subskribis la interkonsenton ĝis la lasta monato, kaj la aliaj tri eble subskribos antaŭ la fino de tiu ĉi jaro. Ĉiuj estontaj membroj devas akiri la ratifon de propraj parlamentoj antaŭ la fino de 2016 por formale esti fondinto-membroj.

Irananoj merkrede manifestaciis, memorfestante la 36an datrevenon de transpreno de la usona ambasadorejo fare de iranaj studentoj en Teherano.

Manifestaciantoj kolektiĝis antaŭ la eksa usona ambasadorejo en la centro de Teherano, nun nomata la "Kaŝejo de Spionado."

Portante flagojn kaj rubandojn kun sloganoj kondamnantaj Usonon kaj Israelon, ili ĵuris sekvi la ekzemplon de Ayatollah Ruhollah Khomeini, forpasinta fondinto de la Islama Revolucio, kiu subtenis la transprenon.

Usono rompis diplomatiajn rilatojn kun Irano en la 7a de aprilo 1980, post kiam iranaj studentoj transprenis la ambasadorejon kaj kaptis 60 usonajn diplomatojn en 1979, 52 el kiuj restis en kaptiteco 444 tagojn dum la krizo de ostaĝoj.

Parolante al manifestaciantoj antaŭ la eksa usona ambasadorejo, irana ĉefprokuroro Seyed Ebrahim Raeisi diris, ke la paŝo farita de iranaj studentoj antaŭ 36 jaroj malhelpis la usonajn provojn fari pluan influon sur Iranon.

Rezolucio publikigita antaŭ la fino de la manifestacio alvokis iranajn oficialulojn sin gardi kontraŭ la reveno de la usona influo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto