Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Singapuro konsentas plialtigi interrilatojn

(GMT+08:00) 2015-11-07 13:43:21     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio kaj Singapuro vendrede konsentis redifini siajn interrilatojn kiel partnerecon de ĉiuflanka kunlaboro daŭra kun la epoko dum la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la urbo-ŝtato.

La du landoj ankaŭ decidis komenci intertraktadon pri ĝisdatigo de la sep-jara liberkomerca interkonsento. La decido estis anoncita post kunveno inter Xi kaj lia singapuro paralelulo Tony Tan Keng Yam.

Estas la unua vizito de Xi kiel ĉina prezidanto al Singapuro. Ĉi tiu jaro markas la 25an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke Ĉinio volas strikte kunlabori kun Singapuro kaj kapti la tendencon por levi duflankajn rilatojn al nova alto. Tiucele, la ĉina prezidanto sugestis, ke ambaŭ landoj daŭrigu oftajn interŝanĝojn de altnivelaj vizitoj kaj la gvidan rolon de gvidantoj por subteni la disvolvadon de duflankaj rilatoj en la ĝusta direkto.

Li ankaŭ vokis al la du landoj malfermi novan vojon por praktika kunlaboro kaj antaŭenpuŝi la konstruadon de la tria interregistara projekto kun la sudokcidenta ĉina urbo Chongqing kiel la centro.

Tan diris, ke la ŝtata vizito de Xi levas singapura-ĉinan kunlaboran partnerecon al nova alto. Li diris, ke oftaj interŝanĝoj de altnivelaj vizitoj, la sukceso de du ekzistantaj interregistaraj projektoj, kaj la proponita tria projekto en Chongqing injektos freŝan impeton al duflankaj rilatoj. Tan aldonis, ke la Chongqing-a projekto subtenos la iniciaton pri Zono kaj Vojo, prezentitan de Xi en 2013 por revivigi la antikvajn komercajn vojojn, kiuj transpasas Azion, Afrikon kaj Eŭropon, kaj disponigi saltotabulon por propulsi duflankaj rilatojn al nova nivelo en la venontaj 25 jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto