Vizitu Forumon

Fidel Castro Ruz en 75-a Havana UK, 1990

(GMT+08:00) 2009-06-29 13:16:37

Kiam Fidel Castro Ruz forlasis la kongresejon, ĉiuj kongresanoj stariĝis por adiaŭi lin.

Intervidiĝante kun reprezentantoj diverslandaj, li diris, "Mi kredas, ke vi volas paroli pri espero de Esperanto. Se vi opinias, ke estas malpli multaj homoj kiuj parolas Esperanton, ne timu! En la komenco, membroj de Kristanismo estis pli malmultaj ol vi, tamen finfine ili sukcesis. Iam la kristanoj estis najligitaj sur krucoj aŭ estis forĵetitaj al leonoj, tamen finfine ili sukcesis. Mi kompreneble ne volas, ke vi estu najligitaj sur krucoj, aŭ forĵetitaj al leonoj, tamen mi kredas, ke vi sukcesos. Ĉar via idealo estas ĝusta kaj mi rigardas min kiel unu el la batalantoj de Esperanto."

s-ro Hou Zhiping (Semio) en la kongresejo (la unua dekstre)

Ĝis nun, la vortoj de Fidel Castro Ruz ankoraŭ varmigas mian koron kaj kuraĝigas min ĉiam.

                                                                                         Hou Zhiping (Semio) el Ĉinio

Vortoj de redaktorino Shanshan:

S-ro Hou Zhiping, pli-ol-70-jara, laboris en redakcio de la gazeto El Popola Ĉinio, atestis multajn memorindajn aferojn de nia Esperantujo.

Koran dankon al s-ro Hou pri la valoregaj fotoj kaj la interesa rakonto pri Fidel Castro Ruz antaŭ 19 jaroj.

Se ankaŭ vi volas publikigi viajn fotojn kaj vortojn en nia ret-paĝo, bonvole kontaktu min laŭ eufonia@saluton.net .

                                                                            Sincere via, Shanshan


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto