Vizitu Forumon

Josef Kavka: redaktoro de "Geologio Internacia"

(GMT+08:00) 2009-10-21 20:34:42

(Josef Kavka: redaktoro de "Geologio Internacia")

Saluton, karaj amikoj!

Ĉeĥa esperantisto s-ro Josef Kavka estas gasto de nia hodiaŭa "Esperantista Salono". Antaŭ ĉio, ni iomete konigu lin al vi. Li naskiĝis en la jaro 1923 kaj heredis Esperanton de la patro. Menciindas lia patro, ĉar la patro, rimarkinde aktiva esperantisto, vaste korespondis kun aliaj esperantistoj eĉ kun E-kreinto L.L.Zamenhof. Ankaŭ s-ro Josef Kavka estas aktiva esperantisto. Vidu, li servis unue kiel landa delegito kaj poste ĝenerala sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperantista, kaj dum longa tempo okupiĝas kiel redaktoro de scienca revuo "Geologia Internacia". Karaj amikoj, nun bonvole sekvu nian raporton kaj konatiĝu kun s-ro Josef Kavka.

Ĝis nun, li ankoraŭ sufiĉe memoras sian 1-an paroladon pri Esperanto. Ĉefe pri kio li tiutempe parolis? Nun bonvole aŭskultu lian rakonton!

Bedaŭrinde, li devigite paŭzis en praktikado de la lingvo Esperanto dum la Dua Mondmilito kaj daŭris tuj post finiĝo de la milito.

Karaj amikoj, la filino de s-ro Josef Kavka estas denaska esperantistino, dank' al tio, ke la patro ĉiam esperante paroladas kun ŝi tuj post ŝia naskiĝo. S-ro Josef Kavka ofte ŝercas, ke por la filino Esperanto estas la patra lingvo kaj la ĉeĥa la patrina lingvo.

Samkiel aliaj esperantistoj, enirinte en Esperanto-komunumon, ankaŭ s-ro Josef Kavka aktive korespondas kun aliaj homoj. Kun kiuj li ĉefe korespondas? Nun bonvole aŭskultu!

Tiuj korespondaĵoj estas trezoraj por s-ro Josef Kavka kaj estas zorgeme konservataj en la hejmo.

Karaj amikoj, s-ro Josef Kavka havas rimarkinde riĉan esperantistan vivon. Li servis unue kiel landa delegito kaj poste ĝenerala sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Dum longa tempo li estas redaktoro de scienca revuo "Geologia Internacia".

Eble iuj ne tre klare scias pri la scienca revuo "Geologio Internacia". Jene estas plua konigo pri la revuo.

Pro sia fako duone geologia kaj duone kemia, li redaktas artikolojn kun specialaj temoj, tiel ke la revuo interesas ĉefe specialan grupon da homoj.

Karaj amikoj, sin trovas interesa rakonto pri s-ro Josef Kavka kaj s-ro Petro Chrdle, vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Kiamaniere ili unuafoje renkontiĝis?

Karaj amikoj, ni finu la raporton pri s-ro Josef Kavka, redaktoro de scienca revuo "Geologio Internacia". Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto