Vizitu Forumon

Esperanto-Muzeo en Svitavy, Ĉeĥio

(GMT+08:00) 2009-10-21 20:57:29

(Petro Chrdle, vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio)

Saluton, karaj amikoj!

Hodiaŭ ni konigos al vi Esperanto-Muzeon en Svitavy, 100 km for de Prago, ĉefurbo de Ĉeĥio. La muzeo fondiĝis septembre de la jaro 2008 kun favora subteno de la ĉeĥa Ministerio pri Kulturo kaj la urbaj instancoj de Svitavy. Nuntempe la muzeo estas zorgata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Por koni pli multe pri la muzeo, ni speciale intervjuis s-ron Petro Chrdle, vicprezidanton de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Nun bonvole sekvu nian raporton!

Parolante pri tiutempa iniciato de fondiĝo de la muzeo, s-ro Petro Chrdle diris, ke Ĉeĥa Esperanto-Asocio celas pere de la muzeo konvinki la publikon, ke Esperanto estas ne nur lingvo viva sed ankaŭ kulturo rimarkinda.

Eble iuj homoj miras, kial Ĉeĥa Esperanto-Asocio, jam akirinte la subtenon de la ĉeĥa Ministerio pri Kulturo, ne fondis la muzeon en Prago aŭ alia granda urbo, sed en Svitavy. Rilate al la demando, s-ro Petro Chrdle respondis:

(Esperanto-Muzeo en Svitavy)

Fakte Ĉeĥa Esperanto-Asocio fondis la muzeon en Svitavy, urbeto for de Prago je 100 km, samtempe konsiderante favoran subtenon de la urbaj instancoj precipe de la urbestro.

Ĉu la muzeo allogas al si atenton de la publiko? Kia lingvo Esperanto estas en la okuloj de la publiko? S-ro Petro Chrdle konigis:

Krome, lige al Esperanto-Muzeo en Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio faras aranĝojn en la muzeo.

Post sia fondiĝo, la muzeo ricevis tiel multe da donacoj, ke mankas al ĝi sufiĉe da spaco. Tamen bedaŭrinde nuntempe mankas al la muzeo infanaj libroj. Profite de la intervjuo, s-ro Petro Chrdle elmetis esperon, ke pli multe da infanaj libroj estos kontribuataj al la muzeo.

(Laborantoj de Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia Zhao Jianping kaj Chen Lina)

Nuntempe la muzeo estas zorgata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Pli precize dirite, la muzeo estas atenteme zorgata de sindonemaj volontuloj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Dank' al tiuj sindonemaj volontuloj, la muzeo estas en bonega stato kaj ĉio glate iras.

Ĉiu-jare la muzeo allogas al si vizitantojn el la tuta mondo.

Ankaŭ vi, karaj aŭskultantoj, estas bonvenaj.

Karaj amikoj, ni ĵus konigis al vi Esperanto-Muzeon en Svitavy. Koran dankon pro via aŭskulto! Bonvole sendu ĉi-rilatajn opiniojn al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com  lina68@tom.com  

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto