Vizitu Forumon

Esperanto estas dia donaco por Jǐri Patera

(GMT+08:00) 2009-10-21 21:05:28

Saluton, karaj amikoj!

Ĉeĥa esperantisto s-ro Jǐri Patera estas gasto de nia hodiaŭa "Esperantista Salono". Antaŭ ĉio, bonvole permesu al ni iomete konigu lin. S-ro Jǐri Patera naskiĝis en la jaro 1935 kaj esperantistiĝis en 1948. Enirinte en Esperantujon, li persistas longtempe aŭskulti Esperanto-elsendojn de Ĉina Radio Internacia kaj aliaj radioj, kaj kontribui mesaĝojn al radioj, tial li estas intime nomata ekzemple de Ĉina Radio Internacia "nia fidela aŭskultanto". Nun bonvole sekvu nian raporton kaj konatiĝu kun li!

S-ro Jǐri Patera iĝis esperantisto sufiĉe frue kiam li estis ankoraŭ 13-jaraĝa knabo. Kiamaniere li konatiĝis kun nia lingvo Esperanto?

Dume li kelkajn jarojn paŭzis en sia okupiĝo pri Esperanto sed poste revenis iasence dank' al radio-elsendoj. Kio okazis tiutempe? Nun bonvole aŭskultu la epizodon!

S-ro Jǐri Patera estas tiel longtempa kaj fidela aŭskultanto, ke li rimarkinde bonege scias la historion de Ĉina Radio Internacia. Parolante pri la ŝatata radio, li diris:

Rilate al siaj konsiloj pri elsendo de Ĉina Radio Internacia, s-ro Jǐri Patera diris, ke "Ĉinlingva Kurso" estas iomete ĝena por li.

Krome, li ankaŭ elmetis esperon, ke la sabata programero "Esperanto en Marŝo" havigos al si "trarigardon de E-gazetaro".

Krom aŭskultado de elsendo de radioj en la ĉiutaga vivo, s-ro Jǐri Patera de tempo al tempo koncentras tempon al legado de E-libroj kaj E-gazetoj. Kiuj legaĵoj plaĉas al li? Nun bonvole aŭskultu!

S-ro Jǐri Patera elkore opinias, ke Esperanto estas dia donaco. Pere de Esperanto li korespondis kun aliaj esperantistoj kaj korespondas kun radioj.

S-ro Jǐri Patera intertempe bedaŭris, ke la edzino ne estas esperantisto kaj ne donas al la edzo troan subtenon pri hejma akcepto de esperantistoj escepte de unu fojo. Li kun intereso rakontis:

Karaj amikoj, ĵus estas raporto pri ĉeĥa esperantisto s-ro Jǐri Patera, por kiu Esperanto estas dia donaco. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto