Vizitu Forumon

Kontentiga vojaĝo de Enrique Ellemberg en Azio

(GMT+08:00) 2009-10-23 17:31:41

(demaldekstre: Vilma Ellemberg, Enrique Ellemberg kaj Lina)

Saluton, karaj amikoj! Usona esperantisto Enrique Ellemberg kaj lia edzino Vilma Ellemberg ĝuis 5-tagan reston en Pekino de la 5-a ĝis la 10-a de oktobro, 2009, post 22-taga ŝip-vojaĝo de Kanado al Ĉinio. Enrique Ellemberg resumis, ke la resto estas ĝojiga kaj kontentiga precipe por la edzino Vilma Ellemberg, kiu unuafoje vizitis Azion. Dume, ili speciale vizitis Esperanto-Redakcion de Ĉina Radio Internacia en la 9-a de oktobro. Tio estas alifoja vizito por Enrique Ellemberg, ĉar li unuafoje vizitis nian redakcion profite de la 89-a UK okazinta en Pekino en la jaro 2004. Kompreneble nia redakcio ĉiam estas malferma por ĉiuj aŭskultantoj kaj legantoj. Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu la intervjuon pri vojaĝo de Enrique Ellemberg en Azio!

(intervjuo)

Karaj amikoj, Enrique Ellemberg ĵus babilis pri sia kontentiga vojaĝo en Azio. Se vi volas ĝui vian vojaĝon kun aliaj, bonvole sendu ĉi-rilatan informon al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com  lina68@tom.com  Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto