Vizitu Forumon

Instruado de Esperanto progresas en Burundo

(GMT+08:00) 2009-11-19 16:03:10

Burundo fariĝis en mallonga tempo unu el la landoj, kie Esperanto plej forte plivastiĝas, aŭ ĝi eĉ jam okupas la unuan lokon tiurilate. Asocio Nacia de Esperanto en Burundo, akceptita kiel landa asocio de UEA en 2008, distingiĝas pro la sistema antaŭenigo de la instruado de Esperanto. Unu el la fortoj de la asocio estas, ke ĝi disponas pri multaj entuziasmaj kaj sinklerigemaj aktivuloj, kio en la Afrika Agado de UEA estas konsiderata grava por certigi solidan progreson en unuopaj landoj. Ankaŭ en tiu senco Asocio Nacia de Esperanto en Burundo fariĝis modelo, laŭ kiu oni povas lerni en aliaj landoj, ne nur en Afriko. Pri la sukcesoj en Burundo atestas freŝa raporto, laŭ kiu en la lernojaro 2009-2010 funkcias Esperanto-kursoj en 37 elementaj aŭ mezaj lernejoj tra la lando. La nombro povas esti pli granda; informoj el kelkaj lernejoj ankoraŭ mankis.

Laŭ Hasano Ntahonsigaye, sekretario de Asocio Nacia de Esperanto en Burundo, la eduka sistemo de Burundo favoras al la fondo de Esperanto-kluboj en lernejoj. "El kvin tagoj de lernado, unu tago estas por kulturaj aktivecoj kaj en tiu tago funkcias ankaŭ kluboj. Estas kluboj de la angla, la svahila, la franca, matematiko kaj aliaj aferoj", li aldonas. "Do, kiam oni volas fondi klubon de Esperanto en lernejo, la direktoro facile akceptas fari tion kaj multaj lernantoj eklernas la lingvon." La asocio utiligas tiun ŝancon, ĉar, kiel la sekretario konfirmas, ĝia strategio ĝuste estas la fondo de lernejaj Esperanto-kluboj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto