Vizitu Forumon

IJK-2011 okazos en Ukrainio !!

(GMT+08:00) 2010-03-11 09:49:07

TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno. La aranĝo okazos en julio 2011 proksime al Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime al la Kieva akvo-rezervejo, grandega artefarita lago kun 922 km2. La organizan teamon kreos Ukraina Esperanto-Asocio kaj Ukraina Ligo de Esperantista Junularo. Tio estos la unua IJK en Ukrainio, sed espereble kun rekorda nombro de partoprenantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto