Vizitu Forumon

Samideano: Nova albumo de Vinilkosmo

(GMT+08:00) 2010-05-12 15:23:53

 

Saluton, karaj amikoj. Hodiaŭ ni donos atenton al albumo "Samideano" nove produktita de Vinilkosmo. Kaj la kantisto estas Igor Wasilewski. Antaŭ ĉio, ni aprecu el la albumo kanton titolitan "Ne kalkulu".

Ni ĵus menciis, ke la kantisto estas Igor Wasilewski. Kiu li estas? Igor Wasilewski, alinome Eterne Rima, origine el Pollando kaj nun loĝanta en Tokio, ĉefurbo de Japanio, esperantistiĝis en 2000, ĉarmita pro la beleco kaj karaktero de la lingvo Esperanto. Antaŭ ol scii pli multe pri Eterne Rima, ni aprecu kanton titolitan "Rokulino".

Karaj amikoj, nun ni daŭrigu babilon pri Eterne Rima. Li estas fervora muzikisto, repulo kaj kantisto. En 2000 Eterne Rima produktis la unuan hiphopan albumon "Por miaj gepatroj", kiel Lunatiko li kontribuis al Elektronika Kompilo per "Planedo Esperanto" kaj "Aŭskultu". En la fino de 2008 li revenis al hiphopo kaj specialiĝis en novskola muziko oscilanta inter Dirty South, Crunk, R&B kaj kalifornia stilo. Karakterizaĵo de Eterne Rima estas tia, ke li mem komponas muzikon, verkas tekstojn kaj faras produktadon. Karaj amikoj, nun bonvole aprecu alian kanton de Eterne Rima "Zam".

La albumo "Samideano" estis komponita kaj produktita fare de Eterne Rima en la studio Espo-Lunatiko en Tokio en la periodo de januaro ĝis decembro 2009. "Samideano" estas la unua albumo en tiu ĝenro en Esperanto laŭ tre aktuala hiphopa stilo "Fisuda repo" fama en la sudaj ŝtatoj de Usono, kaj poste rapide populara sur la tuta terglobo. Karaj amikoj, nun bonvole aprecu kanton titolitan "Samideano".

Karaj amikoj, eble vi scivolas, pri kio temas la albumo "Samideano". Fakte la repaj tekstoj de la albumo "Samideano" temas pri mono kaj la vivo de la riĉuloj, la rilatoj inter viroj kaj virinoj, kaj kelkaj viglaj kritikoj pri la mokuloj de Esperanto kaj pri la eternaj komencantoj! Nun bonvole aprecu kanton titolitan "Ho kara mia vidu".

Karaj amikoj, la albumo "Samideano" estas produktita de Vinilkosmo. Por ŝatantoj de Esperantaj kantoj, la nomo "Vinilkosmo" estas bone konata. Ĝi estas sendependa kaj profesia disko-eldonejo, produktejo kaj distribuejo de E-kantoj. Ĝi sin dediĉas al kunlaboro kun bandoj kaj artistoj en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj. Ĝia agadkampo estas tutmonda, celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante. Karaj amikoj, nun bonvole aprecu plian kanton "Du literoj" de la albumo "Samideano".

Karaj amikoj, ĵus ni prezentis al vi albumon "Samideano" nove produktitan de "Vinilkosmo". Bonvole vizitu ĝian retpaĝon por pli abundaj informoj pri la albumo: www.vinilkosmo.com alifoje www.vinilkosmo.com Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskultu!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto