Vizitu Forumon

JoMo Slavumas

(GMT+08:00) 2010-06-30 15:36:39
Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, Esperanto-muziko estas ĉia muziko kun kantotekstoj en Esperanto. La lingva kaj muzika nivelo de Esperanto-artistoj tre varias. La historio de Esperanto-muziko komenciĝis mallonge post la publikiĝo de la unua libro pri Esperanto. Diversaj muzikpecoj troveblas en la interreto. Lastatempe "Esperanto en Marŝo" prezentis multajn albumojn eldonitajn de Vinilkosmo. Kaj hodiaŭ "Esperanto en Marŝo" prezentos al vi alian albumon "JoMo Slavumas". Antaŭ ĉio, bonvole aprecu el la albumo kanton titolitan "Liberecanoj de Jidlando"!

Vi ĵus aprecis kanton "Liberecanoj de Jidlando" de la albumo "JoMo Slavumas". Tiu ĉi albumo estis surbendigita en Donneville, studio Vinilkosmo-La Trappe, inter oktobro kaj decembro, 2005. Finaj miskoj okazis la 16-an de januaro, 2006. Karaj aŭskultantoj, bonvole aprecu el la albumo kanton "Cigana preĝo"!

Por ĉi tiu albumo, JoMo gastigis en la studio ĉiujn muzikistojn, kun kiuj li ludas kutime sur scenejo, la anojn de kozak-rok-bando Liberecanoj kaj de slava muziko kaj danco Solniŝka. La rezulto estas albumo kun orient-eŭropa etoso: pole, ruse, ukraine, cigane, jide, kaj ĉuvaŝe farbita per multaj akustikaj instrumentoj. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aprecu el la albumo kanton "Suneto".

Karaj aŭskultantoj, ĉu vi speciale rimarkis la vorton JoMo el la albumo "JoMo Slavumas"? Fakte JoMo estas Esperantlingva alinomo de Jean-Marc LECLERCQ, franca kantisto kaj esperantisto. Li naskiĝis en la 10-a de oktobro, 1961. Li venas de Liono, sed nun loĝas en Tuluzo. Li iam estis kantisto de la grupo La Rozmariaj Beboj, kiu eldonis du Kodiskojn ĉe la franca diskeldonisto Boucherie et Willins Production kaj kies urĝa enscenigo leviĝis al ekstreme varmaj koncertoj tra tuta Eŭropo, el kiuj pli ol ducent estas nur en la franca. Karaj amikoj, antaŭ ol scii pli multe pri JoMo, bonvole aprecu kanton "Kampeto kampo"!

Karaj aŭskultantoj, ni daŭrigas la konigon pri JoMo. Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris la Guiness-libron pri rekordoj. Foje li ludas kun grupeto kiel "JoMo kaj la mamutoj". Ĝenerale li adaptas nomojn kaj grupgrandecojn al la okazo, ludante en diversaj medioj. Nun bonvole aprecu el la albumo "JoMo Slavumas" kanton titolitan "Vistula suito"!

Karaj aŭskultantoj, samkiel multaj Esperantlingvaj albumoj, "JoMo Slavumas" estis surbendigita en studio de Vinilkosmo. Vinilkosmo estas eldonejo kaj disvendejo de Esperanto-muziko, prizorgata de Floréal Martorell. Sur la plurlingva TTT-ejo de Vinilkosmo eblas rekte mendi la eldonaĵojn kaj aliajn vendatajn kompakto-diskojn kaj kasedojn. Ĝia agadkampo estas tutmonda, celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante. Sekve de kanto "La slavinoj", ni finu la prezenton pri la albumo "JoMo Slavumas". Koran dankon pro via aŭskulto! Kaj la prezento estas aŭskultebla ankaŭ ĉe nia ttt-ejo: esperanto.cri.cn  

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto