Vizitu Forumon

35 000 eŭroj por renovigo de Edukado.net

(GMT+08:00) 2010-11-05 09:13:31

(Porinstruista retejo Edukado.net)

(A: Jianping B: Shanshan)

A: Shanshan, ĉu vi scias, kio estas atentoveka informo lastatempe en la Esperantujo?

B. Ĉiutage okazas multaj aferoj. Lastatempa afero? Ah, ĉu esats tio, ke pli ol 35 000 eŭroj estis investitaj en la kompleta renovigo de la porinstruista retejo Edukado.net?

A: Ĝuste. Nuntempe aperas antaŭ uzantoj tute nova Edukado.net. Mi speciale vizitas paĝaron de la retejo. Sincere dirite, la nova Edukado.net meritas pozitivajn vortojn.

B: Fakte, mi malmulte scias pri la retejo Edukado.net. Ĉu vi povas koncize babili pri ĝi?

A: Volonte! La retejo longtempe funkcias. En la jaro 2001 hungara lingvisto Katalin Kovats fondis la retejon kun la celo subteni kaj helpi instruantojn de Esperanto.

B: Mi kalkulu. Ĝis nun, ĝi jam havas historion de 9 jaroj.

A: Jes.

B: Sed pro kio oni komplete renovigis ĝin?

A: Laŭ mia scio, komence de 2009 evidentiĝis, ke la porinstruista retejo ne plu povos funkcii, se ne estos rekonstruita kaj transmetita al alia, prefere esperantista, servilo. Vidu, tiel neeviteblas la renovigo.

B : 35 000 eŭroj estas granda sumo, ĉu ne? kial la renovigo tiel kostas? Kaj kiamaniere oni havigis al si la sumon?

A: Kredeble multaj homoj havas la samajn demandojn. Atendu momenton. Baldaŭ nia kolegino Lina telefone elmetos tiujn demandojn al Katalin Kovats. Aldone, Katalin Kovats estas la nuna redaktoro de la retejo Edukado.net.

B: Ni aŭskultu, kiel respondos Katalin Kovats.

 

(Katalin Kovats, redaktoro de Edukado.net)

B: Katalin Kovats bonege respondis.

A: Kredeble, ŝi estas bonega proparolanto de Edukado.net.

B: Tamen mi havas alian demandon. Vidu, la retejo nuntempe aperas antaŭ la publiko en tute nova aspekto. Kiujn efikajn kaj novajn servojn ĝi havas? Alivorte, kompare kun la malnova versio, en kio diferencas la nova?

A: En la sama tago de la venonta semajno ni plu demandos Katalin Kovats.

B: Bone.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto