Vizitu Forumon

Edukado.net en tute nova aspekto

(GMT+08:00) 2010-11-18 10:48:04

(Printitaj ekzercoj de Edukado.net)

(A: Jianping B: Shanshan)

A: Lastfoje ni babilis pri la porinstruista retejo Edukado.net, fondita en la jaro 2001, kaj precipe pri la kosta kaj granda renovigo.

B: Antaŭ nelonge, nia kolegino Lina diris al mi, ke ekde la naskiĝo ĝis nun, la retejo Edukado.net jam plurfoje renoviĝis. La unua versio estis konstruita de esperantistoj, ĉefe volontule. Tamen poste la tuto iĝis tro ampleksa por la volontuloj. Kaj en la jaro 2004 oni transdonis la teknikan flankon al neesperantista firmao, sed la elekto montriĝis nesukcesa. En la jaro 2009 evidentiĝis, ke necesas kompleta rekonstruo de la tuto por savi kaj evoluigi la ampleksan enhavon. Feliĉe, 15 sponsoroj kaj 220 membroj de la retejo kunmetis necesan sumon de 35 000 eŭroj por rekrei ĝin tre moderna kaj ampleksa rekordtempe. Nuntempe aperas antaŭ siaj uzantoj Edukado.net en tute nova aspekto.

(Katalin Kovats, redaktoro de Edukado.net)

A : Poste Lina faros telefonan intervjuon al Katalin Kovats, fondinto de la retejo Edukado.net. Katalin Kovats rakontos, pro kiaj konsideroj oni fondis la retejon kaj pro kiaj mankoj oni plurfoje renovigis la retejon.

B : Ni aŭskultu la rakonton!

B: Ĉi tie ni tre dankas Katalin Kovats. Ĉiufoje ŝi enhavoriĉe babilis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto