|
|
||
(Renato Corsetti kaj la edzino)
(A: Xiaosong B: Pluveta)A: Karaj amikoj, Mi estas Xiaosong.
B: Kaj mi Pluveta.
A: Pluveta, vi certe informiĝis pri tio, ke la 4-a Mezorienta Turisma Kunveno okazos en Karaĝo, Irano, dum la periodo de la 25-a ĝis la 29-a de marto, 2011.
B: Jes. Kaj la temo de tiu ĉi pionira aranĝo de UEA en Irano estos "Esperanto sur la Silka Vojo".
A: Kredeble, ĝi estigos maloftan eblecon renkonti samideanojn el diversaj landoj en la Meza Oriento, ke ili interkonatiĝu kaj pridiskutu gravajn kaj interesajn temojn kaj ankaŭ iomete turismumu en la gastiga lando.
B: Iuj demandoj venas al mia kapo, ekzemple, kial la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko decidis aranĝi la kunvenon en Irano? Kio estas la nuna situacio de Esperanto en Meza Oriento kaj Norda Afriko?
A: Kun tiuj demandoj, nia kolegino Lina baldaŭ faros telefonan intervjuon al s-ro Renato Corsetti, kunorganizanto de la 4-a Mezorienta Turisma Kunveno, nome de la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA. Nun bonvole aŭskultu la intervjuon.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |