|
|
||
(Murat Ozdizdar)
(A: Xiaosong B: Pluveta)B: Karaj amikoj, Mi estas Pluveta.
A: Kaj mi Xiaosong.
B: Laŭ informo de la retejo de UEA, la 4-a Mezorienta Turisma Kunveno okazos en Karaĝo, Irano, dum la periodo de la 25-a ĝis la 29-a de marto, 2011.
A: Kaj la temo de tiu ĉi pionira aranĝo de UEA en Irano estos "Esperanto sur la Silka Vojo".
B: Kredeble, ĝi estigos maloftan eblecon renkonti samideanojn el diversaj landoj en la Meza Oriento, ke ili interkonatiĝu kaj pridiskutu gravajn kaj interesajn temojn kaj ankaŭ iomete turismumu en la gastiga lando.
A: Ĉi tie mi volas speciale mencii turkan esperantiston Murat Ozdizdar. Li partoprenis en la 1-a Mezorienta Kunveno, okazinta en Amano, Jordanio, kaj poste organizis la 2an kaj la 3an en Turkio. Kaj plie, li planas partopreni en la 4-a, okazonta en Irano.
B: Ĝis nun, li postlasis neniun mezorientan kunvenon.
A: Baldaŭ nia kolegino Lina faros telefonan intervjuon al li.
B: Kredeble li rakontos multe pri tiuj kunvenoj. Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu la telefonan intervjuon.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |