Vizitu Forumon

Keyhan: Ĉio pretas por 4a Mezorienta Kunveno

(GMT+08:00) 2010-12-02 14:38:10

(Keyhan Sayadpour)

(A: Xiaosong B: Shanshan)

A: Karaj amikoj, vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia! Mi estas Xiaosong.

B: Kaj mi Shanshan.

A: Shanshan, ĉu vi scias, ke la 4-a Mezorienta Turisma Kunveno okazos en Karaĝo, Irano, dum la periodo de la 25-a ĝis la 29-a de marto, 2011.

B: Jes. Kaj la temo de tiu ĉi pionira aranĝo de UEA estas "Esperanto sur la Silka Vojo".

A: Kredeble, ĝi estigos maloftan eblecon renkonti samideanojn el diversaj landoj en la Mez-Oriento, por ke ili interkonatiĝu kaj pridiskutu gravajn kaj interesajn temojn kaj ankaŭ iomete turismumu en la gastiganto-lando.

B: Kial oni elektis la urbon kaj la daton por la kunveno? Kial la nomo estas turisma kunveno?

A: Kun tiuj atentataj demandoj, nia kolegino Lina baldaŭ faros telefonan intervjuon al s-ro Keyhan Sayadpour, organizanto de la 4-a Mezorienta Turisma Kunveno. Nun bonvole aŭskultu la intervjuon.

(telefona intervjuo)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto