Vizitu Forumon

Kiamaniere Vinilkosmo kunlaboras kun artistoj?

(GMT+08:00) 2010-12-13 14:26:28

(Flo kaj Triboulet)

(A:Xiaosong B:Shanshan)

A: Karaj amikoj, vi nun aŭskultas Esperanto-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Mi estas Xiaosong.

B: Kaj mi Shanshan.

A: Hodiaŭ mi kaj Shanshan iomete babilu pri Vinilkosmo. Kredeble, multaj amikoj jam aŭskultis kantojn kontribuitajn de Vinilkosmo. Kompreneble tiuj kantoj aŭskulteblas ankaŭ en ĝia mp3-servo: www. Vinilkosmo.com.

B: Vinilkosmo estas disko-eldonejo, produktejo kaj distribuejo speciale por Esperanto-muziko.

(Jen novaj diskoj)

A: Vinilkosmo rimarkinde sin dediĉas por diskonigi E-muzikan kulturon, muzikbandojn kaj artistojn, kiuj kantas esperante, en la Esperanto-movado, sed ankaŭ ekster la movado.

B: Franca esperantisto Flo estas fondinto de Vinilkosmo. En la baldaŭa intervjuo li rakontos, kiamaniere Vinilkosmo kunlaboras kun artistoj. Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu la telefonan intervjuon fare de Lina al Flo.

(telefona intervjuo)

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto