Vizitu Forumon

Kie aktivas Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo?

(GMT+08:00) 2010-12-27 11:12:42

(Ronald Glossop babilas kun junaj esperantistoj)

(A: Pluveta B: Xiaosong)

A: Karaj amikoj, vi nun aŭskultas Esperanto-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Mi estas via malnova amiko Pluveta.

B: Kaj mi Xiaosong.

A: Hodiaŭ ni direktas la atenton al la organizo Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo. Eble iuj ne tiel familiariĝas kun ĝi. Mi kaj Xiaosong koncize babilu.

B: La organizon "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" fondis usonanino Charlotte Kohrs en la jaro 1987 en la urbo San-Diego, Kalifornio.

A: Charlotte estis instruisto. Ŝi interesiĝis pri Esperanto en la jaro 1982 kiam ŝi jam estis 72-jara. Tamen ŝi havis la celon instrui Esperanton al infanoj, kaj ŝi faris tion dum 15 jaroj kiel voluntulo ĉefe en lernejoj en San-Diego.

B: Nuntempe la organizo Infano Ĉirkaŭ la Mondo vendas instrumaterialojn kaj sendas senpage instrumaterialojn al instruistoj de Esperanto tra la tuta mondo, aparte al pli malriĉaj landoj, kiuj ne povas aĉeti ilin aŭ facile akiri ilin. Karaj amikoj, se vi interesiĝas pri la organizo, bonvole vizitu ĝian retejon: www.icxlm.org

A: La nuna direktoro de Infano Ĉirkaŭ la Mondo estas profesoro Ronald Glossop. Nun bonvole aŭskultu nian intervjuon al li.

(telefona intervjuo)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto