Vizitu Forumon

Franca artisto inicialoj dc

(GMT+08:00) 2011-01-05 17:44:04

(A: Xiaosong B: Pluveta)

A: Karaj amikoj, vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia! Mi estas Xiaosong.

B: Kaj mi Pluveta.

A: Hodiaŭ ni direktas la atenton al franca kantisto Eric Languillat. Li estas pli konata kiel inicialoj dc.

B: Li plenumas sian elektromuzikvidean projekton sola jam de 2003. Kelkaj remomeras liajn koncertojn pere de nur elektra gitaro kaj kelkaj aliaj elektriloj en Londono, Kopenhago, aŭ en FESTO 2007.

A: "Urbano", lia unua KD plene kantita en la internacia lingvo, iĝas mejloŝtono en lia irvojo jesante al la petoj de lia esperanto-publiko.

B: Kaj la KD prezentas kompletan bildon de la esperantomuzika aktivado de inicialoj ĝis hodiaŭ.

A: Karaj amikoj, bonvole aŭskultu telefonan intervjuon fare de Lina al inicialoj dc. En la intervjuo, li babilos pri sia esperantomuzika sperto.

(intervjuo)

B: Karaj amikoj, por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KoDiskon, bonvole iru ĉe www. vinilkosmo.com.

B: kaj kun la bela kanto "La dimanĉaj fotoj" el la albumo "Urbano", ni finu la intervjuon. Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto. Pli multaj enhavoriĉaj intervjuoj estas en la retejo: https://esperanto.cri.cn  

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto