Vizitu Forumon

Speciala programero pri la 46-jariĝo de Esperanto-Elsendo de ĈRI

(GMT+08:00) 2011-01-28 22:31:39

Bonan vesperon, karaj amikoj. Mi estas Shanshan. Hodiaŭ la 19-a de decembro estas la 46-jariĝo de la Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia. Antaŭ 46 jaroj, la Esperanto-disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia (la tiama Radio Pekino), ekelsendis duonhoran programeron al orienta Eŭropo en ĉiu sabato kaj dimanĉo. S-ino Li Yuping, la unua parolistono kaj unu el la fondintoj de Esperanto-elsendo, diris,

(sono de s-ino Li Yuping)

S-ro Li Shijun, Laŭlum, veterana esperantisto de Ĉinio, estis instruisto de s-rino Li Yuping pri Esperanto. Tiam li laboris en la redakcio de El Popola Ĉinio kaj respondecis pri la grava tasko: trejni laborantojn por la Esperanto-elsendo kaj helpi al ili prepari la elsendon.

(sono de s-ro Li Shijun)

Nuntempe jam pasis 46 jaroj. La Duonhora programo jam fariĝis unu hora; laborantoj de Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia plimultiĝis de 3 ĝis 16 kaj la elsenda skalo de nia disaŭdiĝo kovras Eŭropon, Latinamerikon, Sudorientan Azion kaj Nordorientan Azion.

Ivanka Stoyanova, esperantistino el Bulgario, partoprenis en la IFEF-Kongreso en Ŝanhajo en la jaro 2006. Ni ja konis unu la alian tiam. Septembro de la jaro 2010, ŝi komencis la laboron en la redakcio de El Popola Ĉinio kaj restas en Pekino jam de 3 monatoj. Kiel malnova aŭskultanto de nia Esperanto-elsendo, ŝi akceptis mian intervjuon.

(sono de Ivanka Stoyanova, Esperanto-nomo Aminda )

Kiel malnova laboranto de Esperanto-redakcio, mi kontribuis al la Esperanto-elsendo pli ol 5 jaroj. Mi volas diri, ke mi vere ĝuas mian ĉiu-tagan laboron per Esperanto kaj por Esperanto. En la estonteco, mi kaj miaj gekolegoj pene laboros kiel antaŭe kaj eĉ pli, por prezenti al vi interesajn programerojn ne nur en radio, sed ankaŭ rete kaj videe. Okaze de la 46-a datreveno de la Esperanto-elsendo, mi sincere deziras al nia Esperanto-elsendo prosperon kaj brilan estontecon!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto