Vizitu Forumon

Printempa Festo internaciiĝas

(GMT+08:00) 2011-02-03 15:03:21

A: Saluton, karaj amikoj! Vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Mi estas Xiaoxiong.

B: Kaj mi Xiaosong.

A: Karaj amikoj, hodiaŭ estas ferio de la Printempa Festo. Ĉi tie, nome de la tuta E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, mi volas sincere diri al vi, karaj amikoj, Ĝojan Printempan Feston.

B: Hodiaǔ ni faras intervjuon al sinjoro Zhu Mingyi, veterana esperantisto de Ĉinio. Li prezentos manierojn pri festado de nia Printempa Festo.

A: Li ankaǔ mencios la tradiciajn celebr-manierojn de la Printempa Festo.

B: Nun bonvole aŭskultu koncernan telefonan intervjuon al sinjoro Zhu Mingyi.

Xiaoxiong: Sinjoro Zhu, ĉu vi povas iom prezenti iujn aliojn pri festado de nia Printempa Festo?

Bone!En publikaj amuzejoj prezentiĝos distraj aktivecoj: diversaj operoj, baletoj, koncertoj, kinfilmoj ktp.

En la antaŭurboj oni povos skii, ludi golfon aŭ pasigi la Printempan Feston en la kamparanaj familioj por ĝui la alian densan festan etoson en folklora vojaĝo.

Krome, la vojaĝservoj jam prezentas multajn vojaĝliniojn en- kaj ekster-landajn por kontentigi turism-amantojn. El ĵurnalo mi sciiĝas, ke estas jam plenplenaj la fiksitaj nombroj de akceptotaj turism-dezirantoj al Sud-Orienta Azio.

Unuvorte, la penaj preparadoj, zorgemaj aranĝoj kaj abundaj programeroj trafe montras nunan vivstaton de nia popolo en la Printempa Festo.

Xiaoxiong: Koran dankon pro via prezentado, tamen mia alia demando: Dum via rakontado vi neniom menciis pri la tradiciaj celebr-manieroj por nia Printempa Festo, kial?

Ho, jes, kompreble la supredirita ĉio tute ne kovras la tradiciajn enhavojn kaj manierojn en novjara festado. Ĉar nia lando estis socio kun kelkmil-jaran historion kun feŭda ideo kaj terkultura karaktero. En la antikveco niaj antaŭuloj festis la Printempan Feston por cerebri akiritan riĉan rikolton kaj preĝi por venontjara riĉa rikolto. Tial la alinomo de Printempa Festo estas Jaro de Abunda Grenrikolto. En la festado oni algluis ruĝajn paperojn kun versparoj sur pordojn, bruligis krakilojn, manĝis ĝiaŭziojn, aĉetis novajn vestojn, donis al infanoj novjaran mon-donacon, vizitis parencojn kaj amikojn por novjar-saluti per bonaŭguraj vortoj ktp. Laŭ la malnovaj tradiciaj moroj ni daŭre heredas kaj faras ĉiun tion ĝis nun. Pri tio hodiaŭ ni ne havas sufiĉan tempon por rakonti.

Xiaoxiong: Sinjoro Zhu, nia Printempa Festo iom post iom fariĝas la internacia. ĉu vi rimarkas tion?

Jes, mi jam bone rimarkas, ke nia Printempa Festo iom post iom fariĝas la internacia. En la lastaj jaroj nemalmultaj landoj, inkl. de iliaj registaroj kaj popoloj multe atentas la Printempan Feston de Ĉinio. Iuj landoj eĉ difinas ĝin publika libertago, iuj aranĝas solenan kunvenon por saluti niajn transmarajn ĉindevenulojn kaj elmigrintojn kaj ĉinajn popolanojn. Krome la Vespero de la Printempa Festo de la Ĉina Centra Televidstacio estas transsendita de multaj landoj.

Sendube, la Printempa Festo jam fariĝis grava kultura signo por observi kaj koni Ĉinion, kaj fariĝis fenestro por plivastigi interkomunikiĝon kaj interŝanĝon kun Ĉinio. Por Ĉinio la Printempa Festo eĉ estas grava festo por levi ĉinan molan potencon. Nun la ĉina kulturo kun longa historio estiĝas grava konsistiga parto de tiu de multaj landoj kaj regionoj kaj estas akceptata de pli kaj pli multaj fremdlandanoj.

Xiaoxiong: Vi klare rakontas, daŭrigu, mi petas!

Varmigo de influo de la Printempa Festo en la mondo estas nedisigebla kun la valora koncepto pri harmonia socio per esprimo de bondeziroj en la festo, kaj estas konforma kun historia tendenco de pligrandigo de influo de la ĉina kulturo kun leviĝo de la nacia forto. Ĉinaj estonteco kaj sorto estas intime ligitaj kun la mondaj. La Printempa Festo ludas specialan rolon en konstruado de harmonia mondo paca kaj prospera.

Xiaoxiong: Dankon pro via detala klarigo. Fine de mia intervjuo, ĉu vi ne volus doni kelkajn vortojn al niaj aŭskultantoj?

Jes, tre volonte, ĉe nuna okazo, permesu al mi esprimi al niaj karaj aŭskultantoj kaj iliaj tutaj familioj miajn plej sincerajn bondezirojn: feliĉon, bonfarton kaj ĉion plensukcesan en la novjaro 2011!

Xiaoxiong: Estimata Zhu, multan dankon por via akcepto de mia intervjuo.

Nedankinde!

A: Karaj amikoj, kun la bela melodio ni finu la hodiaǔan programeron. Dankon pro via aǔskulto!

B: La koncerna intervjuo aŭskulteblas ankaŭ en nia retejo https://esperanto.cri.cn Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto! Ĝojan Printempan Feston!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto