Vizitu Forumon

Nova albumo "Trajn' nenien"

(GMT+08:00) 2011-02-09 09:55:42

(A: Pluveta B: Xiaosong)

A: Saluton, karaj amikoj! Bonvole aŭskultu E-elsendon de Ĉina Radio Internacia! Mi estas Pluveta.

B: Kaj mi Xiaosong.

A: Kun la melodio de la kanto titolita 2-ope 8-aze, ni direktas vian atenton al albumo tute esperantlingva "Trajn' nenien". Ĝi estas nova kreaĵo de la bando Dolchamar.

B: Eksperimentante pli da akustikaj instrumentoj, pli puran Esperanton, kaj etenditan muzikhorizonton, la albumo kontrastas, kiel ĉe ĉiu iniciativo, kun la antaŭaj kreaĵoj.

A: Hodiaŭ Patrik Austin, ĉefmotoro de la bando Dolchamar, prezentas al ni la albumon. Nun bonvole aŭskultu koncernan intervjuon!

(telefona intervjuo)

A: Karaj amikoj, por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KoDiskon, bonvole iru al www. vinilkosmo.com.

B: Kaj la intervjuo aŭskulteblas ankaŭ en rubriko E-Klubo de nia retejo: https://esperanto.cri.cn Tie pli multe da enhavoriĉaj intervjuoj atendas vin.

B: Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto