Vizitu Forumon

Dolchamar atingas rekonatecon

(GMT+08:00) 2011-02-09 09:55:52

(Bando Dolchamar)

(A: Xiaosong      B: Pluveta)

A: Karaj amikoj, vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia! Mi estas Xiaosong.

B: Kaj mi Pluveta.

A: Kun la melodio de la kanto "La Fariseo", hodiaŭ ni babilas pri bando nomata Dolchamar. Kun unu albumo tute en Esperanto ĉiujn kvin jarojn, Dolchamar trankvile atingas rekonatecon kaj konfirmas sian personecon tra sufiĉe diversaj art-situacioj.

B: Ili tamen ne perdis sian humursenton, kiu ŝajnas konstantaĵo en ilia evoluo. Ĉiam same skuaj, la elektronikaj sonoj estas daŭre tie, ĉio spicita de korusoj kaj harmonioj pli kaj pli komplikaj, montrante senvarian progreson.

A: Hodiaŭ Patrik Austin, fondinto de Dolchamar, siaflanke konigas pri la bando.

B: Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu koncernan intervjuon!

(telefona intervjuo)

A: Karaj amikoj, por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KoDiskon, bonvole iru al www. vinilkosmo.com.

B: Kaj la intervjuo aŭskulteblas ankaŭ en la rubriko E-Klubo de nia retejo https://esperanto.cri.cn

A: Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto