Vizitu Forumon

Ĝojan Printempan Feston!

(GMT+08:00) 2011-02-09 08:54:48

 

(A:Xiaoxiong     B: Xiaosong)

A: Saluton, karaj amikoj! Bonvole aŭskultu E-elsendon de Ĉina Radio Internacia! Mi estas Xiaoxiong.

B: Kaj mi Xiaosong.

A: Hodiaŭ estas antaǔvespero de la Printempa Festo 2011 en Ĉinio. Same kiel Kristonasko por okcidentanoj, la Printempa Festo estas la plej solena el la tradiciaj festoj por ĉinoj. Ĉie en Ĉinio regas densa festa etoso.

B: Estas bone konate, ke en la antaǔvespero de la Printempa Festo ĉinoj manĝas kun siaj familianoj por novjara festado.

A: Xiaosong, vi scias, ke pro politiko "reformado kaj malfermo", la enhavoj por la Printempa Festo riĉiĝas plie kaj la konsumnivelo altiĝas rapide.

B: Jes. Oni tre multe faras aĉetadon por la novjaro, ĉu ne?

A: Ho, jes. Preskaǔ ĉie estas homplene. Nun ni aŭskultu koncernan intervjuon al sinjoro Zhu Mingyi, veterana esperantisto de Ĉinio.

Xiaoxiong: Saluton, estimata Zhu! Hodiaŭ estas antaŭvespero de la Printempa Festo 2011. Ĉie en Ĉinio regas densa festa etoso, ĉu ne?

Jes, hodiaŭ vespere ni ĉinoj havas du ĉefajn aferojn: unu estas familia kunmanĝado por novjara festado kaj la alia estas spektado de la Vespero de la Printempa Festo. Xiaoxiong, ĉu vi scias, ke ĉiujare ni ĉinoj festas la novjaron dufoje?

Xiaoxiong: Dufoje? Ĉu vi povas iom klarigi al ni?

Jes. Nun ĉiujare ni ĉinoj festas la novjaron dufoje: unufoje laŭ la suna kalendaro kaj alifoje laŭ la luna kalendaro. Ni nomas la lunkalendaran novjaron Printempa Festo. Tamen ĉiuj scias, ke ĉinoj pasigas la Printempan Feston multe pli solene ol la sunkalendaran Novjaron, ĉu ne?

Xiaoxiong: Jes, multe pli. Tamen, laŭ vi, kiel solene?

Vidu, morgaŭ estos la Printempa Festo, sed ĉirkaŭ unu monaton antaŭ ĝia alveno nia tuta socio jam ekokupiĝas pri la preparadoj por ke nia tutlanda popolo povu solene, varme, kune kaj feliĉe festi la tradician ĝojan feston. Precipe post nia praktikado de politiko "reformado kaj malfermo" al la mondo, la socia strukturo ŝanĝiĝas multe kaj ankaŭ la popola vivnivelo altiĝas multe. Nia registaro, konforme al la popolaj voloj, aranĝas 7-tagan feriadon kaj donas garantiojn en la materialaj kondiĉoj por festado. Tial la enhavoj por la Printempa Festo riĉiĝas plie kaj la konsumnivelo altiĝas rapide. Portempe la densa festa etoso stompas ombron de la ekonomia krizo en la lastaj jaroj.

Xiaoxiong: Ĉiujare la printempa transporto estas alte atentata. Ankaŭ ĉijare estas ne escepte. Bonvole ĉi-rilate konigu al niaj aŭskultantoj, ĉu bone?

Bone! Ĉu vi scias, ke laŭraporte, la 19-an de januaro komenciĝs la ĉina printempa transporto de la jaro 2011. Dum la 40 tagoj de la 19-a de januaro ĝis la 27-a de februaro, la kvanto de pasaĝeroj de fervojoj, aŭtovojoj, akvovojoj kaj aerlinioj laŭtakse atingos 2541 milionojn da homoj, je 8% pli multe ol tiu en la pasinta jaro, kaj kreos novan rekordon.

Xiaoxiong: Mi aŭdis, ke la fervojbiletoj estas tre malfacile aĉeteblaj, ĉu vere?

Jes, tre malfacile, ekzemple: Pro la longa kaj dumnokta veturado, multaj volas rezervi en vagonaro la liton, tamen tute ne eblas, ĉar eĉ multaj biletaĉetintoj ne povos trovi sidlokon pro tro da homoj, precipe grandaj amasoj da hejmenrevenantaj kamparanoj-laborantoj, ili povas nur stari aŭ sidi, aŭ kuŝi en vagona koridoro, blokante la pasantojn, kiuj portas grandajn pakaĵojn. Terura afero, ĉu ne? Tamen tio estas fakto!

Xiaoxiong: Laŭ kutimoj, oni tre multe faras aĉetadon por la novjaro, ĉu ne?

Jes. En la tuta lando la detalaj entreprenoj, malgrandaj kaj grandaj, pretigas diversajn varojn, belajn artaĵojn, bongustajn manĝaĵojn kaj novtipajn hejmmastrumajn elektraĵojn kaj la aliajn por kontentigi la postulojn de la klientoj. Ja multaj objektoj estas veraj plezurigaĵoj por niaj okuloj. La Ministerio de Komerco de Ĉinio antaŭvidas, ke en la unua tago de la Printempa Festo ĉijare la venda sumo certe multiĝos pli ol tiu je 2,9 miliardoj da juanoj en la sama tago de la jaro 2010.

Xiaoxiong: Antaŭ kelkaj tagoj mi butikumis por aĉeti ion, ho, preskaŭ ĉie estas homplene. Krome, laŭ mia scio, nun oni ankoraŭ pli zorgas pri sia manĝado. Kiel vi opinias?

Jes, rapida ekonomia releviĝo iom post iom ŝanĝas manĝkutimojn de ĉinoj, kaj oni preferas nutrivajn, freŝajn kaj facile pretigeblajn manĝaĵojn. En la lastaj jaroj iuj krudaj grenoj kun multe da etkvantaj elementoj estas denove ŝatataj de la popolanoj. Krome, oni atentas ankaŭ medion de manĝado, kaj nun oni preferas manĝi en restoracioj precipe en festtagoj. Laŭdire, hodiaŭ ĉiuj tabloj en luksaj restoracioj en Pekino estas rezervitaj antaŭ du monatoj por la manĝo en la antaŭvespero de la lunkalendara Novjaro.

A: Karaj amikoj, kun la bela melodio ni finu la hodiaǔan programeron. Dankon pro via aǔskulto!

B: La koncerna intervjuo aŭskulteblas ankaŭ en nia retejo https://esperanto.cri.cn Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto