Vizitu Forumon

Ankaŭ alicele servas E-muzeo en Svitavy

(GMT+08:00) 2011-02-21 10:43:23

(E-muzeo en Svitavy)

(A: Selena B: Xiaosong)

A: Saluton, karaj amikoj! Vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Mi estas Selena.

B: Kaj mi Xiaosong.

A: Antaŭe ni raportis pri E-muzeo en Svitavy, urbeto 100 km for de Prago, Ĉeĥio. La muzeo estis fondita septembre de 2008 sub la favora subteno de la ĉeĥa Ministerio pri Kulturo kaj de la urbo Svitavy. Iagrade dirite, ĝi ankoraŭ estas sufiĉe nova, ĉu ne?

B: Antaŭ la Bjalistoka UK okazinta julie de 2009, niaj kolegoj Jianping kaj Lina vizitis la muzeon, dank' al varma akcepto de lokaj esperantistoj. Tiutempe tie videblis granda nombro de ekspoziciaĵoj pri la historio de la Internacia Lingvo Esperanto. Kiel menciite de s-ro Petro Chrdle, vicprezidanto de Ĉeĥa E-Asocio kaj membro de muzea grupo, la muzeo montras al la publiko ne nur la lingvon Esperanto sed ankaŭ kulturon ligitan kun Esperanto.

A: El s-ro Petro Chrdle, ni havas bonan informon pri tio, ke la muzeo bone funkcias kaj servas ankaŭ por aliaj celoj, ekzemple tie estos renkontiĝo de vikipediistoj kaj Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK kun la temo "Sciencfikcio kaj Robotoj". Nun bonvole aŭskultu nian intervjuon al s-ro Petro Chrdle, vicprezidanto de Ĉeĥa E-Asocio kaj membro de muzea grupo.

(telefona intervjuo) 

B: Ĉi tie ni dankas s-ron Petro Chrdle pro lia konciza prezento. Estas ĝojinde informiĝi pri tio, ke tiel bone funkcias la muzeo kun oftaj ekspoziciadoj.

A: Por sekvi la intervjuon en la interreto, bonvole vizitu retejon de Ĉina Radio Internacia: https://esperanto.cri.cn

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto