Vizitu Forumon

FESTO junulara aranĝo en Francio

(GMT+08:00) 2011-02-24 12:17:22

A: Saluton, karaj amikoj! Vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Mi estas Pluveta.

B: Kaj mi Xiaosong.

A: Karaj amikoj, hodiaŭ bonvole sekvu nin al FESTO, nome, Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita. Ĝi estas junulara E-renkontiĝo organizita ĉiujare de JEFO, kies tuta nomo estas la Junulara Esperantista Franca Organizo.

B: Unue okazinta en 1996 en Liono, FESTO poste kunigis junulojn ĉiusomere, kvankam escepte malokazis en 2001 pro IJK en Francio kaj en 2008 pro tiama malplivigliĝo de la aktivado en JEFO.

A: En 2009 FESTO reokazis danke al revigliĝo de la JEFO-anoj en strebo savi la francan junulmovadon. En 2009 en Germanio pro kaj danke al la Germana Esperanto-Junularo, kiu disponigis subvenciojn. Tre rimarkindis aperoj de novkonataj artistoj, pro tre kapabla kunfaro de EUROKKA kiu venigis artistojn, ĉu lokajn aŭ brazilajn. Ĉiuflanka kontentiĝo pri la okazaĵo kaj ĝenerale agnoskata sukceso montris daŭran supervivon de JEFO kaj ĝian renoviĝon, inter alie per apero de nova organiza teamo kaj de pli juna komitato en la asocio.

B: Hodiaŭ franca esperantisto Olivier Maury, kiel ordinara partopreninto de FESTO, babilos pri FESTO, aranĝo ŝatata de junularo. Nun bonvole aŭskultu koncernan telefonan intervjuon fare de Lina al Olivier Maury.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto