Vizitu Forumon

Duonvojas monkolekto por reta PIV

(GMT+08:00) 2011-02-28 17:38:04

Petro Balaz

A: Saluton, karaj amikoj. Vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Mi estas Pluveta.

B: Kaj mi Selena.

A: Hodiaŭ ni donas la atenton al monkolekto por reta PIV. Antaŭe la organizo E@I iniciatis projekton, celante disponigi en la reto la praktike norman vortaron de Esperanto, Plena Ilustrita Vortaro, per kunlaboro kun rajtoposedanto SAT.

B: E@I anoncis, ke necesas kelkmonata laboro de pluraj personoj por la transformo de PIV al moderna datumbaza formato kaj por la enretigo. Por financi la laboron oni iniciatis monkolekton, kun la celo ricevi minimume 10 000 eŭrojn.

E@I kunsidas

A: Ĝis nun estis kolektita duono de la bezonata sumo. Ĉina Radio Internacia kontaktiĝis kun s-ro Petro Balaz, respondeculo de E@I pri kunordigado kaj projektoplanado, por demandi, kiel iras la projekto kaj kion E@I planas fari.

B: Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu koncernan intervjuon de Ĉina Radio Internacia al s-ro Petro Balaz.

(telefona intervjuo)

A: Karaj amikoj, por sekvi la intervjuon, bonvole vizitu la retejon de Ĉina Radio Internacia https://esperanto.cri.cn Se vi volas skribi ion al ni, bonvole sendu ĝin al la retadreso espradio@cri.com.cn

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto