|
|
||
Aktivuloj de E@I kunsidas
A: Saluton, karaj amikoj! Bonvole aŭskultu E-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Mi estas Selena.
B: Kaj mi pluveta.
A: Hodiaŭ ni babilu pri E@I, registrita en Slovakio en 2005 kiel politike neŭtrala, neregistara junulara organizo. Ĝi fondiĝis surbaze de spertoj de la agado de internacia laborgrupo, kiu okupiĝis pri interretaj projektoj.
B: En la internacia organizo E@I amasiĝas junuloj, kiuj ŝatas okupiĝi pri buntaj projektoj kaj aranĝoj. E@I instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo kaj organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj.
Estraro de E@I
A: Lastatempe s-ro Petro Balaz, kunordiganto kaj projektoplananto de E@I, akceptis intervjuon de nia radio kaj detale prezentis pri la internacia organizo E@I. Nun bonvole aŭskultu koncernan intervjuon.
(telefona intervjuo)
B: Ĉi tie ni elkore dankas Petro Balaz pro la detala prezento pri E@I.
A: Karaj amikoj, por sekvi la intervjuon, bonvole vizitu la retejon de Ĉina Radio Internacia https://esperanto.cri.cn Se vi volas skribi ion al ni, bonvole sendu ĝin al la retadreso espradio@cri.com.cn
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |