Vizitu Forumon

Ragnar Baldursson el Islando

(GMT+08:00) 2011-03-09 09:15:39

 

Shanshan intervjuis al s-ro Ragnar Baldursson

Karaj amikoj, nun vi aŭskultas la programeron Inter Ni, mi estas Shanshan. Mi konis s-ron Ragnar Baldursson en la celebrado al la 30-a datreveno de Pekina Esperanto-Asocio. La estimata s-ro atentigis min pro du kialoj: la unua estas, ke li estas la ununura esperantisto elislanda, kiun mi konis. Kaj la alia kialo estas, ke li ankaŭ estas de mi konata ununura diplomato, kiu parolas Esperante. Post la celebrado, mi iom babilis kun s-ro Ragnar. Karaj amikoj, ĉu vi volas koni lian Esperanto-vivon, kaj lian amikecon kun Ĉinio? Nun, bonvole sekvu min kaj kune konu s-ron Ragnar Baldursson.

(la intervjuo)

Karaj amikoj, vi certe rimarkis, ke mi estis dufoje interrompita dum la intervjuado. Vere mankas babila tempo por ni en tia celebrado. Mi kredas, ke ankaŭ vi ekinteresiĝas pri la "verda vivo" de nia samideano Ragnar, same kiel mi. Mi promesis, ke post la Printempa Festo, mi certe reintervjuos s-ron Ragnar Baldursson kaj prezentos al vi pli enhavoriĉan rakonton. Karaj amikoj, feliĉan printempan feston al vi!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto