Vizitu Forumon

Aperis nova Kontakto de TEJO

(GMT+08:00) 2011-03-25 10:28:52

(Nova Kontakto de TEJO)

Saluton, karaj amikoj! Bonvole aŭskultu E-elsendon de Ĉina Radio Internacia! Hodiaŭ ni turnu la atenton al Kontakto, revuo de TEJO. Jam aperis la unua numero de la revuo, prezentita de la nova redaktoro Rogener Pavinski. Kaj oni eĉ povas senpage elŝuti la numeron el la retejo de Kontakto (http://kontakto.tejo.org/) . Lastatempe la nova redaktoro Rogener Pavinski akceptis intervjuon de Ĉina Radio Internacia kaj eksplikis siajn novajn konceptojn redakti la revuon kaj malkaŝis la plej lastajn reagojn pri la nova Kontakto ricevitajn de legantoj.

(telefona intervjuo)

Karaj amikoj, por sekvi la intervjuon, bonvole vizitu esperantlingvan retejon de Ĉina Radio Internacia esperanto.cri.cn Se vi volas skribi ion al ni, bonvole sendu ĝin al la retadreso espradio@cri.com.cn

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto