|
|
||
(Nova redaktoro de Kontakto s-ro Rogener Pavinski)
Saluton, karaj amikoj! Vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia! Ĉi-foje ni iom babilu pri Kontakto, revuo de TEJO (http://kontakto.tejo.org/). La revuo havigis al si novan redaktoron Rogener Pavinski. Li eklaboris per novaj konceptoj kaj strebas "doni novan vivon al la revuo, labori por ke ĝi estu pli alloga, kultura kaj freŝtema". Vizaĝe al falo de eldonkvanto de la revuo dum la pasintaj jaroj, la nova redaktoro esperas, ke per novaj rimedoj la revuo estos interesa por ĉiuj esperantistoj kaj tiel pliiĝos la eldonkvanto. Nun bonvole aŭskultu koncernan intervjuon fare de Ĉina Radio Internacia al Rogener Pavinski.
(telefona intervjuo)
Karaj amikoj, por sekvi la intervjuon, bonvole vizitu esperantlingvan retejon de Ĉina Radio Internacia esperanto.cri.cn Se vi volas skribi ion al ni, bonvole sendu ĝin al la retadreso espradio@cri.com.cn
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |