Vizitu Forumon

Esperanto en interpretado

(GMT+08:00) 2011-03-25 11:17:49

(Nicole foss prelegas)

Saluton, karaj amikoj! Bonvole aŭskultu E-elsendon de Ĉina Radio Internacia. La fako pri interpretado de la Strasburga universitato en Francio jam de 2007 havas regulajn kontaktojn kun esperantistoj. Sekve de evoluo de kontaktoj, esperantisto Cyrille Hurstel estis invitita en la ĵurion kiu akceptas novajn studentojn, ĉar li proponis novajn ideojn por pritaksi la kvaliton de la interpretado. Kiam antaŭ nelonge Nicole Foss prelegis en Strasburga Universitato pri la temo "Jarcento de defioj", la universitato kaj lokaj esperantistoj unuafoje kunlaboris por aranĝi rektan interpretadon de la prelego, dume Cyrille Hurstel kaj Istvan Ertl interpretis de la angla al Esperanto. Cyrille Hurstel akceptis intervjuon de Ĉina Radio Internacia kaj rakontis la tutan aferon.

(telefona intervjuo)

Karaj amikoj, por sekvi la intervjuon, bonvole vizitu esperantlingvan retejon de Ĉina Radio Internacia esperanto.cri.cn Se vi volas skribi ion al ni, bonvole sendu ĝin al la retadreso espradio@cri.com.cn  

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto