Vizitu Forumon

Dokumentofilmo Esperanto

(GMT+08:00) 2011-04-26 09:47:12

Saluton, karaj amikoj! Vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia! La Eldona Fako Kooperativa de SAT decidis post longa tempo produkti filmon pri Esperanto. Tiucele la kooperativo dungis neesperantistan filmiston Dominiko Gaŭtiero. Li komencis filmi novembre de 2009. Li samtempe malkovris kio estas Eo kaj ĝia historio kaj tre plaĉis al li la vivo de Zamenhof, kiun li prenis kiel "ruĝan fadenon" por la filmo. La filmo laŭplane estos dublita en la ses lingvoj de UN kaj subtitolita en kiel eble plej multaj lingvoj. Akceptante intervjuon de Ĉina Radio Internacia, franca esperantisto Vito Markovo tiuteme alportis al ni pli multe da detaloj.

(Ĉina Radio Internacia  intervjuata en Kubo)

Karaj amikoj, la intervjuo aŭskulteblas ankaŭ en la esperantlingva retejo de Ĉina Radio Internacia https://esperanto.cri.cn  Se vi volas skribi ion al ni, bonvole sendu ĝin al la retadreso espradio@cri.com.cn  Pliaj informoj ĉe http://esperantofilmo.com/  

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto