Vizitu Forumon

Manuel aktivas en muzika komunumo

(GMT+08:00) 2011-05-16 14:46:33

Saluton, karaj amikoj! Vi nun aŭskultas Esperanto-elsendon de Ĉina Radio Internacia! Itala kantisto Manŭel memlernis muzikon kaj gitarludadon kaj ne mankis al li okazoj por kanti kaj ludi basgitaron en amatoraj muzikgrupoj dum liaj junaj jaroj. Li eĉ verkis dudekon da kantoj en la friula, sia gepatra lingvo, kaj li kantis kaj publikigis ilin por subteni tiun lingvon de la nordoriento de Italio, lia denaska regiono. Samtempe, li aktivis kaj aktivas en la muzika komunumo de Esperanto post pasiiĝo pri la Internacia Lingvo. Tion detale konigis Manuel, akceptante intervjuon de Ĉina Radio Internacia!

(Manuel)

Karaj amikoj, la intervjuo aŭskulteblas ankaŭ en la esperantlingva retejo de Ĉina Radio Internacia https://esperanto.cri.cn  Se vi volas skribi ion al ni, bonvole sendu ĝin al la retadreso espradio@cri.com.cn

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto