Vizitu Forumon

Edukado.net daǔre kreskas

(GMT+08:00) 2011-08-08 10:27:24
Edukado.net -- porinstruista paĝaro http://www.edukado.net , kreita kaj daŭre subtenata de Esperantic Studies Foundation (ESF), informis, ke ĵaŭdon, la 9-an de junio 2011, ĝi denove ekhavis 2000 registritajn membrojn: "Mi skribas denove, ĉar tiun nombron ni atingis jam antaŭ pli ol unu jaro, sed pro la ĉi-januara purigado kaj forigo de la delonge neuzitaj kontoj ni perdis ĉ. 500 membrojn. Nun ni denove estas dumilope, kio en si mem estas bela kvanto. Bravo al ni ĉiuj", skribas la redaktoro de la retejo, Katalin Kováts. La retejo estis plene rekonstruita fine de la pasinta jaro, riĉiĝinte, interalie, per novaj iloj, mapoj kaj kolektoj (ekzemple, de diplomlaboraĵoj pri esperantologio aŭ interlingvistiko).

Alia grava novaĵo estas, ke Edukado.net antaŭnelonge lanĉis RITE-n (Retan Instruistan Trejnadon ĉe http://www.edukado.net). La kurson kreis, financis kaj estros d-rino Katalin Kováts, kaj en la projekto kunlaboras la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj instruistoj de la Esperantologia Fako de Universiato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. Al la kurso jam aliĝis kaj ekstudis 15 personoj (el Belgio, Francio, Greklando, Aŭstralio, Nov-Kaledonio, Usono, Vjetnamio, Svislando, Portugalio kaj Britio).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto