Vizitu Forumon

Fariĝu ambasadoro de la projekto: «Eǔropo per Teatro»

(GMT+08:00) 2011-08-09 11:10:53
Kara samideano!

Al vi ni turnas nin hodiaŭ por partopreno en revo kaj projekto, pri kolektiva eŭropa « eksperimento »: teatra altlernejo akceptanta studentojn po unu el ĉiu lando de Eŭropa Unio. En tia "Babela Turo" kun 27 malsamaj lingvoj, la komunikilo estos Esperanto, progresive instruata dum la unuaj monatoj de la kursaro.

Dum 10 monatoj, 27 Eŭropanoj el 27 landoj kune vivos kaj laboros, ligitaj de sama pasio al teatro.

De dek kvin jaroj Morgaŭ la Printempo aranĝas franc-rusan teatran staĝon en Minsko, kies famo grandiĝas jaron post jaro. Dank'al nia nova projekto, ni esperas alporti nian kontribuon al pliboniĝo de EU, ĉar ni proponas alian vidpunkton pri eŭropa konstruado: kunigi en lernejo studentojn, kiuj elvokos per siaj lingvoj kaj kulturoj la 27 landojn, jen ambicia veto.

Tiu ĉi projekto koncernas eŭropajn gejunulojn, 18 - 30 jarajn kiuj deziras fariĝi profesiaj aktoroj. Komence de la staĝo, ili ne kapablos Esperanton. Krom teatra lernado (50 horojn semajne: kanto, muziko, danco, lukto, skermo, ĵonglado, aktoraj teknikoj, rolludado, improvizado), ankaŭ okazos homa travivado ĉar tiuj gejunuloj vivos kune en Kastelo Greziljono, aktiva helpanto de nia projekto: la provludadoj, la propra laboro, la distraĵoj, la komunaj taskoj, ĉiuj aktivadoj okazigos interŝanĝojn, kunajn konstruadojn...

Kaj la projekto distingiĝos per la fakto, ke ĉiuj kursoj okazos en Esperanto. Do necesos lingva instruado planita dum la unuaj monatoj de la kursaro. Tiel lingvoj estos nek baro nek avantaĝo por la staĝanoj: ĉiu povos paŝi al aliulo, justa paŝo por krei veran fratecon... kadre de postulema kaj valora trejnado pri la Teatraj Artoj.

Por ke ekestu tiu ĉi projekto , ni petas vian subtenon: ĝi ja gravas por apogi nian agadon ĉe la eŭropaj organizaĵoj pri helpoj al kulturaj projektoj kaj ĉe eventualaj financ-helpantoj. Ju pli nombraj ni estos, des pli proksima estos nia celo. Do, vi bonvolu disdoni tiun leteron ĉirkaŭ vi.

Se vi deziras scii pli, vi povas rigardi nian TTTejon : http://www.dlptheatre.net

Kia maniere iĝi Ambasadoro?

Alvoku aŭ kontaktu nin por ke ni povu al vi presenti pli detale la projekton. Samtempe vi devos elpresi kaj sendi al ni la aliĝilon kiun vi povas venigi de http://www.dlptheatre.net/Esperanto/Serco_ambasadoro_por_la_projekto_teatro_Eo.pdf

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto